Obturiloobturatoro estas disponaĵo de fotilo kiu ebligas la lumon eniĝi sur la filmo dum la eksponperiodo. Ekzistas du bazaj klasoj :

  • Centra obturilo
  • Fokus-ebena obturilo (aŭ kurtena obturilo)

En kino, oni uzas moveblan diskan obturilon en la filmiloj.

La fotiloj kiuj ebligas plurajn eksponperiodojn havas samtempigan mekanikaĵon. Ĉi tiuj mekanikaĵoj origine estis precipe mekanikaj. Ili nun estas preskaŭ ĉiuj elektronike samtempigata.

Centra obturilo redakti

Ĉi tiuj aparatoj plejofte estas en la objektivo kaj estas mekanike kondukata, plejofte per risortoj. Ili estas malofte en la nuntempaj aparatoj, tamen ĉi tiu disponaĵo estas ofte uzata en kameraj fotiloj kaj duobjektivaj fotiloj.

Fokus-ebena obturilo redakti

 
Obturilo je metalaj kurtenoj

Ĉiuj spegulaj fotiloj estas ekipita per ĉi tiu disponaĵo. Ĝia loko, malantaŭ objektivo kaj jus antaŭ filmo, ebligas hermetikecon de la filmo el la lumo, eĉ kiam oni detiras la objektivon. Ĝi ebligas ankaŭ vidi tra la objektivo dum la antaŭrigardado. Ĝia funkciado ebligas rapidegajn eksponperiodojn ĉar ĝia du kurtenoj ebligas ke la tutaĵo de la filmo ne estu samtempe eksponata. La unua kondukas la malfermitecon kaj la dua, la fermitecon. Ĝiaj ĝenaĵoj estas bruo kaj malfacilan samtempecon kun la fulmlumilo.

Movebla diska obturilo redakti

 
Movebla diska obturilo

Ĝi estas disko kiu daŭre rotacias kaj intermite eksponas la filmon kaj kaŝas ĉi tiun el la lumo. Kiam la filmo estas eksponata, disponaĵo bontenas ĝin. Kiam la filmo estas kaŝata, la vidaĵo estas videbla per spegulo.

Aliaj uzoj redakti

Obturiloj estas uzataj por multaj aliaj uzadoj. Ekzemple kiel protektado de lasera fasko aŭ en fluoreska mikroskopo por protekti impreseblan pretigon el la ultraviola lumo.