Stela Oddi (islande: Stjörnu-Oddi), naskiĝis kiel Oddi Helgason (ĉ.1070/80 – ĉ. 1140/50) estis agrikulturisto en la 12-a jarcento en norda Islando kaj faris rimarkeblajn astronomiajn konojn tra zorgaj observadoj. Oddi resumis sian laboron en libro Oddatala, en kiu li konstatis pozicion de la suno por ĉiu tago de la jaro en Izlando kaj kalkulis la datojn de la somera kaj vintra solsticoj. Liaj aldonoj pri direktado de la suno helpis la ŝipadon de la vikingoj, ĉar tiutempe oni ne uzis teknikajn navigilojn.

Oddi
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1069 (1069-11-30)
Morto 30-an de novembro 1139 (1139-11-30) (70-jaraĝa)
Familio
Infano Styrkár Oddason
Okupo
Okupo astronomo • esploristo
vdr

La Oddatala redakti

La Oddatala (islanda por: Rekonto de Oddi) estas la sola konata verko de astronomo Oddi. La libro estas dividita je tri ĉapitroj. La unua ĉapitro prezentas la ekzaktan daton kaj tempon de la somera kaj vintra solstico kun rilato al la superjaroj. En la dua ĉapitro, Oddi konstatas la pozicion de la suno tra la jaro. La tria ĉapitro priskribas la direkton de la aŭroro kaj la noktiĝo tra la jaro.