Ojo estas administracia unuo ("Local Government Area") en Lagoso, Lagosa Ŝtato, Niĝerio. Ĝi havis en 2006 ĉirkaŭ 598 071 loĝantojn. Ĝi estas plej okcidente de Lagosa Metropola Areo.

Ojo
local government area of Nigeria
Administrado
Demografio
Loĝantaro 609 173  (2006) [+]
Loĝdenso 3 347 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 6° 28′ N, 3° 11′ O (mapo)6.46666666666673.1833333333333Koordinatoj: 6° 28′ N, 3° 11′ O (mapo) [+]
Areo 182 km² (18 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ojo (Niĝerio)
Ojo (Niĝerio)
DEC
Ojo
Ojo
Situo de Ojo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ojo, Nigeria [+]
vdr

La Lagos-ŝtata Universitato estas tie. Ojo estas en la orienta sekcio de la Trans–okcident-afrika Marborda Aŭtovojo, ĉirkaŭ 37 km okcidente de Lagosa centro.

Ojo estas ĉefe loĝeja kvankam estas ankaŭ kelkaj gravaj merkatejoj kiel la Alaba Internacia Merkato, la Alaba Brutomerkato (Alaba Rago), la malnova Lagosa Internacia Komercokomplekso, kaj la merkato Iyana-Iba. Ĝi estas hejmo de kazernoj de la 81a divizio de la Niĝeria Armeo kaj de la Ŝiparmeo.

Estas transporto per ŝoseo, per pramoj kaj rapidaj boatoj tra Badagria rojo kaj rivero Ojo.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti