Okcidenta Ĉeno (Novzelando)
La Okcidenta Ĉeno, en angla Western Chain, estas grupo de insuletoj ĉe 48° 03′ 0″ S 166° 30′ 30″ O / 48.05000 °S, 166.50833 °O (mapo) kaj parto de Snares. Ili kuŝas ĉe 5 km okcidente-sudokcidente de la ĉefa insulo Nordorienta Insulo, kiu kuŝas proksimume je 200 km sude de la Suda Insulo de Novzelando. La Okcidenta Ĉeno estas ĉirkaŭ 2 km longa en direkto nordokcidenta, kaj ties plej alta pinto estas 44 m ĉe la plej suda insulo.
Okcidenta Ĉeno | ||
---|---|---|
grupo de insuloj [+] | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Koordinatoj | 48° 3′ 23″ S, 166° 30′ 28″ O (mapo)-48.056428166.507858Koordinatoj: 48° 3′ 23″ S, 166° 30′ 28″ O (mapo) | |
Loĝantaro | (neloĝata) | |
Okcidenta Ĉeno | ||
La insuletoj havas ĉiuj maoriajn nomojn, el NOr: Tahi (angle One, unu), Rua (Two, du), Toru (Three, tri), Whā (Four, kvar) kaj fine Rima (Five, kvin).