Okcidenta Rarono (distrikto)


La distrikto Okcidenta Rarono estas administra unuo de Kantono Valezo. Ĝi havis 8852 loĝantojn la 31-an de decembro 2012. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Rarono.

Distrikto Okcidenta Rarono
Blazono de la distrikto Okcidenta Rarono
Kippel, Distrikto Okcidenta Rarono
Mapo de la distrikto Okcidenta Rarono
Distriktoj de Kantono Valezo
Kantono Valezo
Ĉefloko Rarono
Koordinatoj  46° 18′ N 7° 48′ O / 46.300 °N, 7.800 °O / 46.300; 7.800 (mapo)Koordinatoj: 46° 18′ N 7° 48′ O / 46.300 °N, 7.800 °O / 46.300; 7.800 (mapo)
Nombro de loĝantoj 8852 (2011-12-31)
Areo 270,82 km²
Loĝantardenseco 32,7 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 2309
vdr

Geografio redakti

La Distrikto Okcidenta Rarono situas en Supra Valezo inter la distriktoj Leuk kaj Vispo kaj etendiĝas al la Lötschen-Valo kaj la Aleĉregiono.

Komunumoj de la distrikto Okcidenta Rarono redakti

La distrikto Okcidenta Rarono konsistas (stato en 2013) el 11 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Rarono estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2011-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Ausserberg 639 14,90 6191
  Blatten 305 90,65 6192
  Bürchen 725 13,45 6193
  Eischoll 462 13,77 6194
  Ferden 260 27,91 6195
  Kippel 377 11,66 6197
  Niedergesteln 685 17,42 6198
  Rarono 1857 30,31 6199
  Steg-Hohtenn 1579 14,16 6204
  Unterbäch 398 21,99 6201
  Wiler (Lötschen) 565 14,65 6202
Totale 23 8852 270,82 2309

Historio redakti

Ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Rarono estis dekono de la Kamparo Valezo. En la jaro 1798 ĝi estis dissolvita kaj dividita al la helvetaj distriktoj Goms, Brigo, vispo kaj Leuk. En la jaro 1802 ĝi estis rekreita kaj estis ĝis 1810 distrikto de la Respubliko Valezo. En 1810 ĝi estis dividita al la du francaj kantonoj Rarono kaj Mörel de la Departamento Sempiono. De 1815 ĝis 1848 ĝi estis dekono de Kantono Valezo poste ĝis 1987 distrikto. En la jaro 1987 la malnova Distrikto Rarono estis dividita al la du sendependaj duondistrikitoj Orienta Rarono kaj Okcidenta Rarono. Tiu vortumo aperis unuan fojon jam en la kantona konstitucio de 1844.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti