Bürchen

komunumo de Svislando

Bürchen estas komunumo en la distrikto Okcidenta Rarono en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 725 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Bürchen
Blazono de Bürchen
Blazono de Bürchen
Blazono de Bürchen
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Okcidenta Rarono
Koordinatoj  46° 16′ 21″ N 7° 49′ 16″ O / 46.27250 °N, 7.82111 °O / 46.27250; 7.82111 (mapo)Koordinatoj: 46° 16′ 21″ N 7° 49′ 16″ O / 46.27250 °N, 7.82111 °O / 46.27250; 7.82111 (mapo)
Nombro de loĝantoj 725
Areo 13,45 km²
Alteco 1360 m super marnivelo
Poŝtkodo 3935
Komunumkodo 6193
Mapo de Bürchen
Mapo de Bürchen
Situa mapo de Bürchen
vdr

Geografio redakti

La komunumo Bürchen situas en Supra Valezo sur la suda flanko de la valo de Rodano, sude de la distriktĉefurbo Rarono. La komunumo konsistas el la setlejoj Archu, Hochastler, Gärlich, Mauracker kaj Zenhäusern.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 13,45 km², de kiuj 50,8% estas kovritaj de arbaro, 29,5% servas por agrikulturo kaj 5,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Bürchen limas en nordo al Rarono, en nordnordoriento al Vispo, en oriento al Zeneggen, en sudo al Törbel, kaj en okcidento al Unterbäch.

Trafiko redakti

Bürchen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas flanka vojo de Turtmann al Vispo. Pere de la poŝtaŭtolinio de Vispo al Moosalp la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Bürchen datiĝas el la jaro 1307 kiel ze Birke. Ek de la 11-a jarcento la katedrala kapitolo de Siono posedis interezrajtojn en Bürchen. Dum mezepoko Bürchen apartenis al la vicregejo Rarono, kiu el la 15-a jarcento estis koncedita el la havaĵo de la familio de Rarono al la familio Chevro kaj en la jaro 1538 al la Paroĥo Rarono. Kun Unterbäch, Ausserberg kaj Rarono, Bürchen formis la grandparoĥon Rarono.[3]

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Bürchen

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti