Blatten (Lötschen)
Blatten (Lötschen) estas komunumo en la distrikto Okcidenta Rarono en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 305 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Blatten (Lötschen) | |
---|---|
Blazono de Blatten | |
Blatten | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Okcidenta Rarono |
Koordinatoj | 46° 25′ 20″ N 7° 49′ 15″ O / 46.42222 °N, 7.82083 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 25′ 20″ N 7° 49′ 15″ O / 46.42222 °N, 7.82083 °O (mapo) |
Nombro de enloĝantoj | 305 |
Areo | 90,65 km² |
Alteco | 1542 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3919 |
Komunumkodo | 6192 |
Situa mapo de Blatten | |
GeografioRedakti
La komunumo Blatten situas en la supra Lötschen-Valo, tra kiu fluas la rivero Lonza, kiu fontas el la Lang-Glaĉero sur la teritorio de la komunumo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Blatten la setlejoj Eisten, Fafleralp, Kühmad, Ried, Telistafel kaj Weissenried, kaj diversaj alpopaŝtejoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 90,65 km², de kiuj 7,10% estas kovritaj de arbaro, 9,3% servas por agrikulturo kaj 0,4% por setlado. [2]
Najbaraj komunumojRedakti
La komunumo Blatten limas en nordnordokcidento al Kandersteg (BE), en nordnordoriento al Lauterbrunnen (BE), en nordoriento al Fieschertal, en oriento al Naters sudoriento al eksklavo de Baltschieder, en sudo al Rarono, kaj en okcidento al Wiler (Lötschen).
TrafikoRedakti
Blatten situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la komunumo kondukas la vala vojo laŭlonge de Lonza de Goppenstein, ĉe la suda portalo de la malnova Lötschberg-Tunelo. Pere de poŝtaŭtolinio al la stacidomo de Goppenstein la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Monda naturheredaĵoRedakti
Granda parto de la komunuma teritorio apartenas al la regiono Jungfrau-Aleĉ-Bieĉhorno (germane: Jungrau-Aletsch-Bietschhorn), kiu estis la 13-a de decembro 2001 akceptita kiel unua alpa areo kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.
HistorioRedakti
La unua dokumenta mencio de Blatten datiĝas el la jaro 1433 kiel uffen der Blattun. Blatten disiĝis en la jaro 1898 de la vala paroĥo Kippel.[3]
Vidu ankaŭRedakti
- Aliaj lokoj kun la nomo Blatten
Notoj kaj referencojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Blatten – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)