Okcitanlingva Vikipedio
la enciklopedio Vikipedio en la okitana lingvo
publikigita versio estis patrolita je 19 okt. 2021. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 19 okt. 2021.
La okcitanlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la okcitana lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon wikipèdia en occitan. La projekto fondiĝis en oktobro 2003. La 26-an de aprilo 2024 ĝi enhavas 89 653 artikolojn.
Okcitanlingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | oc.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | okcitana |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 26-a de aprilo 2024 | |
Artikolnombro | 89 653 |
Profundeco | 10.1 |
Paĝoj | 163 683 |
Redaktoj | 2 423 885 |
Uzantoj | 54 655 |
Aktivaj uzantoj | 100 |
Administrantoj | 4 |
Dosieroj | 830 |
Statistikaĵoj redakti
- La 5-an de novembro 2006 la Vikipedia eldono en la okcitana pasis la markon de 20 000 artikoloj.
- En februaro 2009 ĝi havis 2.900 registritajn uzantojn.
- Komence de oktobro 2011 ĝi havis 30 000 artikolojn.
- Fine de 2011, ĝi transiris la sojlon de 50 000 artikoloj.
- La 6-an de januaro 2012 ĝi havis 11 920 registritajn uzantojn.
- En junio 2012, ĝi havis iom pli 60 000 artikolojn.
- La 21-an de septembro 2016 ĝi havis 90 750 artikolojn.
- Ĉirkaŭ 10 000 malplenaj artikoloj, kreitaj de robotoj, estas forigitaj inter 2016 kaj 2017.
- La 15-an de februaro 2018, ĝi havis 84 231 artikolojn, 34 389 uzantojn, 84 aktivajn uzantojn kaj 4 administrantojn.