La okulvitra strigo (latine Pulsatrix perspicillata) estas mezgranda specio el la birda genro Pulsatrix, kaj apartenas al la pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel strigedoj, kiuj enhavas inter aliaj la speciojn kiuj estas nomataj strigoj. La alia grupo estas la titonedoj, el kiuj plej multaj specioj apartenas al la genro de turstrigoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
okulvitra strigo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strigoformaj Strigiformes
Familio: Strigedoj Strigidae
Genro: Okulvitraj strigoj Pulsatrix
Specio: P. perspicillata
Pulsatrix perspicillata
(Latham, 1790)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La okulvitra strigo plenkreske atingas longon de 43 ĝis 52 centimetroj kaj pezon de 600 ĝis 1.000 gramoj. Sian nomon la striga specio havas pro la blankaj plumoringoj ĉirkaŭ la okuloj, kiuj iom memorigas pri okulvitroj. La supra korpa plumaro malhelbrunas. Malhelbruna pluma "rubando" ankaŭ pasas la bruston. La cetero de la suba korpa plumaro krome kaŝtankolore helbrunas.

Masklaj kaj inaj okulvitraj strigoj ne diferencigeblas laŭ la plumaro.

Teritorio de disvastiĝo redakti

Okulvitraj strigoj abundas en la tropika zono de Ameriko. Ĝi oftas de suda Meksiko ĝis la centro de Suda Ameriko kaj estas tie loĝanta birdo, do ne migras inter vintra kaj somera vivoregionoj.

La strigoj preferas vivi en la densa pluvarbaro. Tamen ili ankaŭ aperas rande de la arbaro aŭ en kafoplantejoj. Malsame ol la plej multaj strigospecioj, la okulvitraj strigoj ne ekĉasas dum flugado, sed ĉiam serĉas sian ĉasaĵon sidante.

Nutraĵo redakti

Okulvitraj strigoj vivas de arbaraj bestetoj kaj insektoj. Malkutime kompare al aliaj strigospecioj, ili ankaŭ rande de lagoj kaj riveroj ĉasas krustacojn.