Okumura Rinzo

japana esperantisto

OKUMURA Rinzo (奥村林蔵 [okumura rinzo:]; 13-an de aprilo 1912 - 18-an de aŭgusto 2000) estis japana esperantisto dum 70 jaroj, instruisto kaj delegito de UEA pri instruado ekde 1956.

Li naskiĝis en Ŭakajama-prefektujo.

Li aktivis en la lerneja Esperanto-movado instruante matematikon en Ikuno-Altlernejo de Osaka-prefektujo. Li verkis du hajkarojn (Guto da roso, 1980, 1996) kaj tradukis Historiajn popol-rakontojn de Ikuno (1990), Distrajn legendojn de Hirano (1992) kaj Folklorojn de Kiŝiŭada (1998).

Li mortis en malsanulejo en Osako pro pneŭmonio

Verkoj redakti

  • Guto da roso, 1980, 1996

Tradukoj redakti

  • Historiaj popol-rakontoj de Ikuno (1990)
  • Distraj legendoj de Hirano (1992)
  • Folkloroj de Kiŝiŭada (1998).