Old Tjikko (esperante Malnova Tjikko) estas 9500-jara ordinara piceo, situanta en la nacia parko Fulufjället, en la provinco Dalarna. Ĝi estas unu el la plej aĝaj individuaj klonaj arboj tutmonde.

Old Tjikko
Old Tjikko

Olda TjikkoMalnova Tjikko estas 9550 jaraĝa ordinara piceo (Picea abies), kiu kreskas en la montoj de la nacia parko Fulufjället en la sveda provinco Dalekarlio.[1][2][3] La regiono apartenas al la komunumo Älvdalen kaj situas kvin kilometrojn oriente de la norvega landlimo. „Old Tjikko“ estas la plej maljuna vivanta individua klonarbo. Ekzistas ekzemploj por ankoraŭ pli maljunaj arboj, tiu estas pluraj arboj, kiuj estas ligitaj per komuna radika sistemo, ekzemple Pando, kies radika sistemo estas taksita pli ol 80.000 jaroj.

La aĝo de la arbo estis decidita per la radiokarbona datado de la radika sistemo, ne per dendroĥronologio aŭ la nombrtado de la kreskoringoj. La trunko estas taksita nur je aĝo de kelkaj cent jaroj, sed la arbo kiel tuto mem vivis multe pli longeĉo, ĉar branĉo, kiu tuŝis la grundon formis radikojn kaj nova trunko elkreskis el la radika sistemo. 5062 jaraĝa (bezogen auf 2012) longviva pino en la Blanka montaro.[4] Vegeta reproduktado kutimas ĉe multaj plantoj, ekzemple ĉe Larrea tridentata-arbusto, kies ekzemplero „King Clone“ estas taksata je ĉ. 12.000 jaroj.

Malkovrado kaj detaloj redakti

 
ekzemplo de formacio de kriplaj arboj

La aĝo de Old Tjikko estas taksata de minimume 9550 jaroj, kion ĝi faras la plej maljuna individua klonarbo. Ĝi altas 5 m.[5] Eventuale la arbo kreskis junaĝe kiel kripla arbo, por kontraŭstari la ekstrremaj klimataj cirkonnstancoj. Por la plivarmigo dum lasta jarcento ĝi ŝanĝis kreski kiel normala arbo. La nomon ĝi ricevis de Leif Kullmam, profesoro pri fizika geografio ĉe la Universitato Umeå, malkovris la arbon kaj nomis ĝin laŭ sia mortinta hundo „Old Tjikko“.

Aliaj arboj, kiel la sekvojo kaj la und der giganta tujo estas ili ankaŭ konata pro tio, ke ili reproduktiĝas per markotoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Schwedische Fichte stellt Alters-Weltrekord auf. spiegel.de. Alirita 7-a de Januaro 2012.
  2. la plej maljuna arbo de la mondo. scienceticker.info. Arkivita el la originalo je 2012-01-02. Alirita 17a oktobro 2009.
  3. World’s oldest living tree discovered in Sweden. Universität Umea. Arkivita el la originalo je 2008-04-20. Alirita 17-a de Aprilo 2008.
  4. Rocky Mountain Tree Ring Research: Database of ancient trees (Stand: Januar 2013)
  5. Landau, Elizabeth. "World’s oldest tree points to global warming impact", CNN. Kontrolita 2008-05-06.