Olga SZŰCS [syĉ] estas rumanuja hungara ĵurnalistino, redaktorino, tradukistino. Ŝi naskiĝis la 6-an de januaro 1930 en Sărmașu.

Olga Szűcs
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1930 (1930-01-06) (94-jaraĝa)
en Sărmașu
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Kariero

redakti

Olga Szűcs diplomitiĝis pri filozofio en la Universitato de Bukareŝto (1969). Ŝi laboris en la hungra redakcio de la radio de Bukareŝto (1952–70), poste ŝi estis eksterpolitika redaktorino kaj komentistino ĉe la gazeto Előre (1970–89), pli poste ĉefkunlaborintino de Romániai Magyar Szó, ties kontrakta redaktorino (1989–96).

Libroj

redakti
  • 2500 kérdésre – 2500 felelet (kunulaŭtorino, Buk. 1974);
  • A világ országai. I–IV. (kunulaŭtorino, samloke, 1976).

Tradukaĵoj

redakti
  • D. Tănăsescu: Dinu Lipatti élete képekben (Buk. 1962);
  • N. Minei: A láthatatlan arcvonal (samloke, 1971); Az ateizmusról – fiataloknak (samloke, 1977);
  • O. Lustig: Lágerszótár (Kv. 1984).