Olimpikoj de Cotswold

La Olimpikoj de Cotswold, aŭ en angla Cotswold Olimpick Games, estas ĉiujara publika okazigo de ludoj kaj sportoj nune okazanta en la Vendredo post la Printempa Banka Ferio ĉe Chipping Campden, en Cotswolds, Anglio. Tiuj ludoj probable ekis en 1622, kaj pluis pli malpli ĝis nuntempe. Ili estis komencitaj de loka advokato, Robert Dover, kun la aprobo de la reĝo Jakobo la 1-a. La motivo por ke Dover organizu la Ludojn estis eble lia kredo ke fizika ekzercado estas necesa por la defendo de la regno, sed li povus esti ankaŭ klopodante rekunigi riĉulojn kaj malriĉulojn; en la Ludoj partoprenis ĉiaj sociaj klasoj, inklude reĝaj personoj en unu okazo.

Olimpikoj de Cotswold
ĉiujara okazaĵo
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Fondita en 1622
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

Eventoj inkludis ĉevalkuradon, hondo-ĉasadon, kuradon, saltadon, dancadon, ĵetadon de martelego,[1] luktadon per glavoj kaj frapiloj, lanco, kaj luktadon. Oni starigis budojn kaj tendojn en kiuj oni ludis ŝakon kaj kartojn por malgrandaj interesantaroj, kaj abunda manĝo estis liverigita de ĉiu kiu ĉeestis. Oni starigis provizoran lignan strukturon nome Dover Castle en natura amfiteatro sur kio estas nune konata kiel Dover's Hill, kompletigita per malgrandaj kanonoj kiuj estis pafitaj por komencigi la eventojn.

Referencoj redakti

  1. Origins of Robert Dover's Games Arkivigite je 2009-12-02 per la retarkivo Wayback Machine. Olimpikoj. Aliritaj en 2010-05-28.

Bibliografio redakti

  • Burns, Francis (1981), Heigh for Cotswold! A History of Robert Dover's Olimpick Games, Robert Dover's Games Society, ISBN 978-0-9507487-0-2
  • Hackwood, Frederick William (1907), Old English sports, T. Fisher Unwin
  • Haddon, Celia (2004), The First Ever English Olimpick Games, Hodder & Stoughton, ISBN 0-340-86274-2
  • Palmer, Alan Warwick; Palmer, Veronica (1999), Who's Who in Shakespeare's England, Palgrave Macmillan, ISBN 0-312-22086-3
  • Swaddling, Judith (2000), The Ancient Olympic Games (2nd ed.), University of Texas Press, ISBN 978-0-292-77751-4
  • Verey, David (1979), "Gloucestershire: The Cotswolds", in Pevsner, Nikolaus, The Buildings of England (2a eld.), Penguin, ISBN 0-14-071040-X
  • Whitfield, Christopher (1962), Robert Dover and the Cotswold Games, and Annalia Dubrensia, C. Whitfield