Olivinito
petro konsistanta ĉefe el olivino
En geologio, olivinito[1] aŭ dunito estas vulkana petro konsistanta ĉefe el olivino.
Priskribo
redaktiEkzistas dudimensia kontinuaĵo de vulkanaj petroj, konsistanta el miksaĵo de olivino, ortopirokseno, kaj klinopirokseno. La ekstremo de tiu kontinuaĵo, konsistanta ĉefe el olivino kun nur malmulte da piroksenoj, nomiĝas olivinito.
Lokoj
redaktiEn Ameriko, olivinito troviĝas en Monto Twin Sisters apud Monto Baker en Vaŝingtonio, Usono, kaj ankaŭ en suda Brita Kolumbio, Kanado. En Eŭropo, olivinito troviĝas en Kipro.