La Olivvosta turdo (Zoothera lunulata), estas birdospecio membro de la grupo de Aziaj turdoj, genro ene de la granda familio de Turdedoj, sed kiu troviĝas ĉefe en sudorienta Aŭstralio kaj Tasmanio. Ili estas mezgranda ĉefe insektomanĝantaj turdoj, kiuj estas el 27 al 29 cm longaj, averaĝe ĉirkaŭ 28 cm kaj 100 g[1].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Olivvosta turdo
Olivvosta turdo
Olivvosta turdo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Zoothera
Specio: Z. lunulata'
Zoothera lunulata
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Subspecioj
  • Z. l. cuneata
  • Z. l. halmaturina
  • Z. l. lunulata
  • Z. l. macrorhyncha
  • Z. l. macrorhyncha
  • Z. l. papuensis
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Oni supozas, ke la totala populacio estas granda, kvankam oni ne faris oficialan kalkuladon[2].

La Olivvosta turdo loĝas en arbustejoj, arbaroj kaj pluvarbaroj[3]. Ili estas nemigrantaj. Kvankam iom minacata de la homa detruo de ties natura habitato, ties teritorio estas tiom granda ke la sekvoj de tiu detruo estas negrava[2].

Tiu turdo estas el bruna al olivbruna, kun blanka ĉirkaŭokula ringo kaj nigraj strietoj en dorso, pugo kaj kapo. La subaj partoj estas pli palaj, kun malhela skvameco, kaj la flugiloj havas malhelan strion laŭlonge de la subo[1]. La nomo devenas de la fakto ke en vosto ne estas nigra striado kaj tiele la ĝenerala olivbruna koloro estas pli evidenta.

Referencoj redakti