Olmeda del Rey (Poplejo de la Reĝo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo. Ties konstruo laŭ formo de hufofero sur la deklivo de malgranda monteto havigas al ĝi karakteran aspekton, laŭ kelkaj fontoj pro la ekzisto de kasteleto sur la montetopinto, dum aliaj fakuloj lokigas tiun kasteleton sur alia proksima monteto.

Olmeda del Rey
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16216
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Isabel Mora Calleja
Demografio
Loĝantaro 138  (2016)
Loĝdenso 1,83 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 48′ N, 2° 5′ U (mapo)39.8081333-2.0828Koordinatoj: 39° 48′ N, 2° 5′ U (mapo) [+]
Alto 933 m [+]
Areo 75,44 km² (7 544 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Olmeda del Rey (Provinco Kvenko)
Olmeda del Rey (Provinco Kvenko)
DEC
Olmeda del Rey
Olmeda del Rey
Situo de Olmeda del Rey
Olmeda del Rey (Hispanio)
Olmeda del Rey (Hispanio)
DEC
Olmeda del Rey
Olmeda del Rey
Situo de Olmeda del Rey

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Olmeda del Rey [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas olmedeño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 138 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,83 loĝ/km².

Situo redakti

Olmeda del Rey estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la centra parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 933 m super marnivelo; je malpli ol 40 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 75,44 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°48′29″N 2°04′58″Ok.

Historio redakti

En la areo estis setlejoj antaŭromiaj kaj de la epoko de la Romia Imperio. Estis kristana setlejo de fino de la 12a jarcento, sed la informo rilata al Mezepoko malaperis pro incendio fare de britaj trupoj dum la Milito de hispana sukcedo.

 
Urbodomo

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis post havi pinton de pli ol mil loĝantoj komence de la jarcento, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Olmeda del Rey, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Olmeda del Rey kie oni limiĝis al la nunaj 138.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis ĉu de maldekstra partio PSOE ĉu de dekstra PP.

Ekonomio redakti

Agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj) tradicie. Servoj kaj loĝejoj, ĉefe pro proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Vidu ankaŭ redakti