Olombrada [olomBRAda] estas municipo en la nordo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio, lime kun la provinco Valadolido. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco.

Olombrada
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40220
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 489  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 25′ N, 4° 9′ U (mapo)41.416666666667-4.1583333333333Koordinatoj: 41° 25′ N, 4° 9′ U (mapo) [+]
Alto 866 m [+]
Areo 66,51 km² (6 651 ha) [+]
Olombrada (Provinco Segovio)
Olombrada (Provinco Segovio)
DEC
Olombrada
Olombrada
Situo de Olombrada
Olombrada (Hispanio)
Olombrada (Hispanio)
DEC
Olombrada
Olombrada
Situo de Olombrada

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Olombrada [+]
vdr
Olombrada en la provinco Segovio.
Vegafría, Olombrada.
Moraleja de Cuéllar, Olombrada.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 66,51 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 519 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 300 el la jaro 2000.

Ĝi distas 61 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Campaspero (Valladolid), Membibre de la Hoz, Cuéllar, Fuentesaúco de Fuentidueña, Frumales, Perosillo kaj Cozuelos de Fuentidueña. La municipo Olombrada estas formita per jenaj loĝlokoj: Olombrada, ĉefurbo de la municipo, submunicipo Moraleja de Cuéllar kaj Vegafría, kiu estis municipo sendependa ĝis 1970.​

Olombrada estas atingebla laŭ la provinca ŝoseo SG-V-2231 inter Moraleja de Cuéllar okcidente kaj Fuentesaúco de Fuentidueña oriente.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejoj de la tri loĝlokoj ermitejo de Sankta Benedikto.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti