Ooty, ankaŭ nomita Udagamandalam (tamile: உதகமண்டலம், kannade: ಉದಕಮಂಡಲ), foje mallongigita kiel Udhagai (tamile: உதகை), estas urbo kaj la ĉefurbo de distrikto Nilgiris en la nordokcidenta parto de la suda subŝtato Tamil Nadu (Barato).

Ooty
urbeto
Administrado
Poŝtkodo 643001
Demografio
Loĝantaro 88 430  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 11° 25′ N, 76° 42′ O (mapo)11.40861111111176.693888888889Koordinatoj: 11° 25′ N, 76° 42′ O (mapo) [+]
Alto 2 240 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Ooty (Barato)
Ooty (Barato)
DEC
Ooty
Ooty
Situo de Ooty

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Udhagamandalam [+]
vdr

Historio redakti

Tiu monturbo troviĝas ĉe 2250 metroj super marnivelo kaj kreskis en la 19-a jarcento por la akcepto de anglaj registaranoj de Madras (Ĉenajo) kiu deziris ĝui la malvarman veteron en somero. Antaŭe estis unu regiono kie loĝis nur loka tribo Todas (Todao) kiu adoris bizonon.

Turismo redakti

Ĝi estas fama monturbo en la suda Barato. Por atingi tiun urbon oni povas uzi montvagonaran Niligirian fervojon kiu estas enlistigita kiel Monda heredaĵo de Unesko en 2005.

La urbo havas faman botanikan ĝardenon, rosejon, lagon ktp.