Opština Berovo

komunumo de Norda Makedonio

Opština Berovo estas unu el la 80 komunumoj en Nord-Makedonio. Samtempe ĝi estas unu el la 11 komunumoj en la Orienta regiono. La komunumo konsistas el 9 loĝlokoj - la urbo Berovo kaj 8 vilaĝoj.

Opština Berovo
Komunumo de Nord-Makedonio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Nord-Makedonio
Regiono Orienta Regiono
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 10 890  (2021) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 42′ N, 22° 51′ O (mapo)41.704722.8533Koordinatoj: 41° 42′ N, 22° 51′ O (mapo) [+]
Alto 841 m [+]
Areo 598,7 km² (59 870 ha) [+]
Opština Berovo (Nord-Makedonio)
Opština Berovo (Nord-Makedonio)
DEC
Opština Berovo
Opština Berovo
Situo de Opština Berovo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Berovo Municipality [+]
vdr
Opština Berovo - Vilaĝoj

Laŭ la censo de septembro 2021 loĝis en la urbo entute 10 890 homoj[1][2] sur areo de 598,7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 18 loĝantoj/km². Administra centro estas la urbo Berovo.

Loko, priskribo redakti

La areo estas monta. En la norda parto, kie fluas la rivero Bregalnica, la alteco estas ĉirkaŭ 750 m. Sed sude kaj sudokcidente, la alteco altiĝas kaj atingas ĉirkaŭ 1430 - 1748 m.

Najbaraj komunumoj estas:

Opština Delčevo kaj Opština Pehčevo en la nordo, Opština Bosilovo kaj Opština Novo Selo en la sudo, Opština Vasilevo en la sudokcidento, Opština Radoviš en la okcidento, kaj Opština Vinica en la nordokcidento. Ĉe la orienta rando estas la limo kun Bulgario.

Loĝlokoj redakti

La komunumo konsistigas el 9 loĝlokoj:

  • la urbeto Berovo kaj la vilaĝoj Budinarci, Dvorište, Mačevo, Mitrašinci, Ratevo, Rusinov, Smojmirovo kaj Vladimirovo.


Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Noto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Берово en la makedona Vikipedio.