Opština Butel

komunumo de Norda Makedonio

Opština Butel (Makedona: Бутел; Albana: Buteli) estas unu el la 10 komunumoj, kiuj konsistigas la komunumaron Granda Skopjo, baze la ĉefurbon Skopjo, kaj unu el sume 17 komunumoj, kiu konsistigas la statistikan regionon Skopjo. Ĝi ankaŭ estas unu el la 80 komunumoj en Norda Makedonio. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 37 968 loĝantoj sur areo de 60,79 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 625 loĝantoj/km².

Opština Butel
Komunumo de Nord-Makedonio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Nord-Makedonio
Regiono regiono Skopjo
Komunumaro Granda Skopjo
Poŝtkodo 1000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 37 968  (2021) [+]
Loĝdenso 625 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 0′ N, 21° 28′ O (mapo)4221.47Koordinatoj: 42° 0′ N, 21° 28′ O (mapo) [+]
Alto 555 m [+]
Areo 60,79 km² (6 079 ha) [+]
Opština Butel (Nord-Makedonio)
Opština Butel (Nord-Makedonio)
DEC
Opština Butel
Opština Butel
Situo de Opština Butel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Butel Municipality [+]
vdr

Loko, priskribo redakti

 
Opština Butel

Opština Butel situas en la regiono Skopjo, en la centra parto de Skopjo. Ĝia areo estas 60,79 km².

La alteco en la komunumo estas ĉirkaŭ 300 m ĝis ĉirkaŭ 1600 m. La areo estas mallarĝa kaj longforma de nordo al sudo en la longo de ĉirkaŭ 15 km. La suda parto situas en la sudo de la rivero Vardar kaj etendiĝas ĝis la urbocentro. La norda parto leviĝas en la montojn Skopská Černá Hora.

La komunumon en la suda parto trapasas la aŭtovojo A2 / E65 kaj ankaŭ la fervoja linio.

La komunumo konsistas el 4 vilaĝoj - Ljubanci, Vizbegovo, Radišani, Ljuboten - kaj 4 urboj - Butel I, Butel II, Radišani kaj Ljuboten-vojo.

Najbaraj komunumoj estas:

Opština Gazi Baba en la sudoriento, Opština Čair en la sudo, Opština Karpoš kaj Opština Šuto Orizari en la sudokcidento, Opština Čučer-Sandevo en la nordokcidento kaj Opština Lipkovo en la nordoriento.

Loĝantaro redakti

Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 36.154 homoj.

El la totala nombro, 9.107 albanoj (25,19 %), 22.506 makedonoj (62,25 %), 1.304 turkoj (3,61 %), 1.033 Serboj (2,86 %) kaj la ceteraj.

Referenco redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Бутел en la makedona Vikipedio.

Statistikoj: https://www.citypopulation.de/php/northmacedonia-admin.php