Operacio (komputado)
Ĉi tiu artikolo temas pri esprimilo en programlingvo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Operacio. |
En programlingvoj kaj do ĝenerale en komputado, operacio estas esprimilo kiu esence kondutas kiel rezulthava funkcio, tamen sintakse (interface) diferencas disde tiaj funkcioj.
Operacisimboloj
redaktiLa unua diferenco de operacioj disde funkcioj konsistas en iliaj nomoj. Operaciojn oni signas per apartaj simboloj (specialaj signoj, ekzemple + - * / ^ #
, aŭ per rezervitaj signokombinoj, ekzemple := += >= <> ~= .. div mod xor not
.
En la porhomaj programlingvoj la dulokaj operacioj kutime aperas en intermeta operaciskribo; tia skribo postulas, ke la operacisimboloj havu prioritatojn.
En Algolo-68 programisto povas difini siajn proprajn operacisimbolojn kaj atribui al ili prioritatojn.
Enkonstruitaj operacioj
redaktiBaza sortimento da operacioj kutime disponeblas en la programlingvoj «elskatole»: temas pri la operacioj aritmetikaj, buleaj, komparoj; al tiuj povas aldoniĝi operacioj por atingi komponantojn de malsimplaj datumstrukturoj, operacioj super referencoj kaj aliaj.
Operacioj difinitaj de programisto
redaktiLa eblo difini sian propran operacion estas sintaksa sukero, esence sufiĉas la eblo difini funkciojn; tamen kelkaj lingvoj (ekz-e Ada) ja ebligas tion.
Homonimeco kaj homonimigo
redaktiJam la enkonstruitaj opercisimboloj kutime estas homonimaj; ekzempe +
funkcias malsame (kaj estas plenumata per malsamaj komandoj) por la argumentoj entjeraj kaj por la argumentoj reelaj. En la lingvoj ebligantaj difini operaciojn oni kutime permesas plu homonimigi (aŭ plu «kromŝargi», angle to overload) la operacisimbolojn, ekzemple aldonante al la signifoj de +
«adicion de vektoroj», «kunaĵon» ktp.