Kunigaĵo
La kunigaĵo [1] aŭ kunaĵo de du aroj A kaj B estas la aro, kiu entenas precize tiujn elementojn, kiuj apartenas aŭ al A aŭ al B. La kunaĵon de A kaj B oni signas per A ∪ B (legu a kun bo aŭ a aŭ bo).
Formala difinoRedakti
Se estas aro de aroj, do la kunigaĵo estas la jena aro:
- .
Se la aro de aroj konsistas el nur du elementoj, do la kunigaĵo de du aroj kaj estas la aro, tia ke elemento apartenas al se kaj nur se
- x apartenas al aŭ
- x apartenas al .
La konjunkcio "aŭ" tie ĉi estas ne-ekskluziva; elementoj, kiuj estas en ambaŭ aroj, estas en la kunaĵo.
Speciale, se estas la malplena aro, do la kunigaĵo de nul aroj estas la malplena aro:
- .
EcojRedakti
La kunigo de aroj estas komuta (kio ne tuj evidentas el la prepozicio "kun") kaj asocia.
EkemploRedakti
Ekzemple la kunaĵo el la aroj {1,2,3} kaj {2,3,4} estas {1,2,3,4}. La nombro 9 ne apartenas al la kunaĵo de la aro de primoj {2,3,5,7,11,...} kaj la aro de paraj nombroj {2,4,6,8,...}, ĉar 9 estas nek primo nek para nombro.