Operacio (komputado)

(Alidirektita el Operacio (programlingva))
Ĉi tiu artikolo temas pri esprimilo en programlingvo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Operacio.

En programlingvoj kaj do ĝenerale en komputado, operacio estas esprimilo kiu esence kondutas kiel rezulthava funkcio, tamen sintakse (interface) diferencas disde tiaj funkcioj.

Operacisimboloj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Operacisimbolo.

La unua diferenco de la operacioj disde la funkcioj konsistas en iliaj nomoj. Operaciojn oni signas per apartaj simboloj (specialaj signoj, kiaj ekz-e + × ÷ /, aŭ per rezervitaj signokombinoj, ekz-e >= +:= div.

En la porhomaj programlingvoj la dulokaj operacioj kutime aperas en intermeta operaciskribo; tia skribo postulas, ke la operacisimboloj havu prioritatojn.

En Algolo-68 programisto povas difini siajn proprajn operacisimbolojn kaj atribui al ili prioritatojn.

Enkonstruitaj operacioj redakti

Baza sortimento da operacioj kutime disponeblas en la progranlingvoj «elskatole»: temas pri la operacioj aritmetikaj, buleaj, komparoj; al tiuj povas aldoniĝi operacioj por atingi komponantojn de malsimplaj datumstrukturoj, operacioj super referencoj kaj aliaj.

Operacioj difinitaj de programisto redakti

La eblo difini sian propran operacion estas sintaksa sukero, esence sufiĉas la eblo difini funkciojn; tamen kelkaj lingvoj (ekz-e Ada) ja ebligas tion.

Homonimeco kaj homonimigo redakti

Jam la enkonstruitaj opercisimboloj kutime estas homonimaj; ekzempe + funkcias malsame (kaj estas plenumata per malsamaj komandoj) por la argumentoj entjeraj kaj por la argumentoj reelaj. En la lingvoj ebligantaj difini operaciojn oni kutime permesas plu homonimigi (aŭ plu «kromŝargi», angle to overload) la operacisimbolojn, ekzemple aldonante al la signifoj de + «adicion de vektoroj», «kunaĵon» ktp.