Operaco Nigra Virkoko

Operaco Nigra Virkoko, aŭ Operaco Lagopo, estis operaco por forigi germanajn trupojn el la Rurlanda Triangulo, formita de urboj Roermond kaj Sittard en Nederlando kaj Heinsberg en Germanio dum la luktado en la Okcidenta Fronto en la Dua Mondmilito. Ĝi estis plenumita de la Brita Dua Armeo inter la 14a kaj la 26a de januaro 1945. La celo estis forigi la Germanan 15an Armeon reen tra la riverojn Rur kaj Wurm kaj movi la frontolinion plie en Germanion. La operaco estis farita de la tri divizioj de la 12a Korpuso de la leŭtenant-generalo Neil Ritchie: nome la 7a Kirasdivizio (Major-Generalo Lewis Lyne), la 43a (Wessex) Infanteria Divizio (Major-Generalo Gwilym Ivor Thomas) kaj la 52a (Lowland) Infanteria Divizio (Major-Generalo Edmund Hakewill-Smith). La operaco, nomita laŭ la skota nigra masklo de lagopo, estis relative nekonata spite la samtempaj tre akraj bataloj okazintaj ĉe ĉiu vilaĝo kaj domaro ene de la Rurlanda Triangulo.

Soldato pafanta kontraŭ germanaj pozicioj dum la ofensivo de la 12a Korpuso norde de Sittard, 16a de januaro 1945