La Operaco Ringo (ruse: Операция Кoльцo) estis la ŝlosilnomo de operaco en majo 1991 gvidata de la sekurecfortoj de Sovetunio kaj la trupoj OMON en la regiono Ŝahumjan, norde de la Aŭtonoma Oblasto Montara Karabaĥo. La fina celo de la operaco estis senarmigi la proarmenajn lokajn milicojn kiuj entreprenis la disiĝon de Montara Karabaĥo disde Azerbajĝano por poste aliĝi al Armenio. La operaco inkluzivis la partoprenon de sovetaj soldatoj kun la helpo de multaj militistaj aŭtoj, artilerio kaj helikopteroj.

Tamen, kontraŭe al la indikitaj celoj, la sovetaj trupoj kaj ĉefe la soldatoj de Azerbajĝano en la OMON atakis multajn armenojn kiuj loĝis en la 24 vilaĝoj ĉirkaŭ la zono de Ŝahumjan; kun la intenco forpeli ilin el siaj hejmoj kaj deporti ilin al aliaj regionoj de Montara Karabaĥo aŭ al la Armena Soveta Socialisma Respubliko.