Aŭtonoma Provinco Montara Karabaĥo

La Aŭtonoma Provinco Montara Karabaĥo (ruse Нагорно-Карабахская автономная область, azerbajĝane Дағлыг Гарабағ мухтар вилаjəти, armene Լեռնային Ղարաբաղի Ինքնավար Մարզ) estis sovetia provinco en Transkaŭkazio.

Aŭtonoma Provinco Montara Karabaĥo
7-a de julio 1923 – 26-a de novembro 1991
autonomous oblast of a union republic of the Soviet Union • oblast of a union republic of the Soviet Union
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
189 100
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Historio redakti

En 1918—1920 ĝia teritorio estis diskutata inter Armenio kaj Azerbajĝano. 4-an de julio 1921 la Kaŭkaza Buroo (ruse: Кавбюро) decidis transdoni Montaran Karabaĥon al Armena SSR, sed lasis definitivan decidon al la Centra Komitato; tamen 5-an de julio la provinco estis lasita en Azerbajĝana SSR kun dono de vasta provinca aŭtonomio[1].

La 7-an de julio 1923 el la loĝata de armenoj parto de la Montara Karabaĥo estis formita Aŭtonoma Provinco de Montara Karabaĥo (ruse Автономная Область Нагорного Карабаха, АОНК) kun centro en la vilaĝo Ĥankendi (azerbajĝane Ханкəнди)[2][3], iama Vararakn (armene Վարարակն), poste alinomita al Stepanakerto. En la momento de lanĉo ĝia areo estis 4 161 km²[3]. Laŭ la popolnombrado de 1926 la loĝantaro de la provinco nombris 125 200 homojn, el kiuj pli ol 94 % estis armenoj[3]. Tamen al 1989 nombro de armenoj malaltiĝis al 76,9 %. Komence la provinco limis kun Armena SSR, sed ĝis la fino de 1930-aj jaroj la komuna limo malaperis[4][5].

En 1936, post akcepto de nova sovetia konstitucio, la oficiala nomo de la provinco estis ŝanĝita al Montara-Karabaĥa aŭtonoma provinco (ruse Нагорно-Карабахская автономная область, НКАО).

La 18-an de julio 1988 la Prezidantaro de la Supera Soveto de Sovetunio traktis manifeston de la Provinca Soveto de la Montara-Karabaĥa aŭtonoma provinco al la Superaj Sovetoj de la Armena SSR kaj Azerbajĝana SSR pri eliro el Azerbajĝano kaj aliĝo al Armenio, la decidon de la Supera Soveto de la Armena SSR pri konsento kaj la decidon de la Azerbajĝana SSR pri malkonsento.

La 15-an de septembro 1989 la Supera Soveto de la Azerbajĝana SSR akceptis rezolucion pro malfondo de la Komitato por speciala administrado de la Montara-Karabaĥa aŭtonoma provinco. La 28-an de novembro 1989 la Supera Soveto de USSR konfirmis tiun decidon.

La 30-an de aŭgusto 1991 la Supera Soveto de la Azerbajĝana SSR deklaris sendependecon de Azerbajĝano.

La 2-an de septembro 1991 en speciala kuna sesio la Montara-Karabaĥa Provinca Soveto kaj la Distrikta Soveto de la Distrikto Ŝahumjan de la Azerbajĝana SSR estis deklarita kreo de la Respubliko Montara Karabaĥo.

La 23-an de novembro 1991 la Supera Soveto de la Azerbajĝana Respubliko akceptis rezolucion pri malfondo de la Montara-Karabaĥa aŭtonoma provinco.

La konflikto inter Armenio kaj Azerbajĝano, ekiĝinta en 1988, transformiĝis al milito fine de 1991 ĝis batalhalto en 1994.

Kvankam la provinco posedis aŭtonomion ene de SSR Azerbajĝano, la centra azera politiko intencis iom post iom malfortigi ĝin kaj integri ĝin kun ĉiuj aliaj rajonoj. La plimulto de la loĝantaro estis armenoj sed la azera politiko entreprenis plurajn taktikojn por azerigi la provincon. Inter ili troviĝis la manko de armenlingvaj amaskomunikiloj aŭ lerniloj. Same translokigo de la armena loĝantaro al aliaj regionoj de Azerbajĝano kaj la amasa loĝado de azeroj en Karabaĥo.

Referencoj redakti

  1. Постановление Кавбюро от 4 июля 1921 года. ЦПА ИМЛ, ф. 85, оп. 18, д. 58, л. 17. Постановление от 5 июля: ЦПА ИМЛ, ф. 85, оп. 18, д. 58, л. 18.//Нагорный Карабах в 1918—1923 гг. Сборник документов и материалов. Издательство АН Армении. Ереван, 1991, стр 649—650. (ruse)
  2. Декрет АзЦИКа Советов «Об образовании Автономной Области Нагорного Карабаха» 7 июля 1923 г. Источник: Собрание узаконений и распоряжений Рабоче-Крестьянского Правительства АССР за 1923 г. Баку. 1923. С. 384—385 [Опубликовано в газете «Бакинский рабочий», № 151 от 9 июля 1923 г.] (ruse)
  3. 3,0 3,1 3,2 Атлас Союза Советских Социалистических Республик. — Москва: ЦИК СССР, 1928. — 108 с. (ruse)
  4. Шнирельман В. А. Войны памяти: мифы, идентичность и политика в Закавказье / Рецензент: Л. Б. Алаев. — М.: Академкнига, 2003. — С. 210. — 592 с. — 2000 экз. — ISBN 5-94628-118-6. (ruse)
  5. Сванте Корнелл. «Конфликт в Нагорном Карабахе: динамика и перспективы решения». (ruse)

Vidu ankaŭ redakti