Opodepe estas unu el la 72 komunumoj de la meksika subŝtato Sonora, kiu estas la dua plej granda subŝtato de Meksiko kaj situas en la plej norda parto, kiu limas al Usono. La ĉefurbo de la komunumo estas Opodepe. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 26045.

Opodepe
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Sonora
Poŝtkodo 84800
Kodo laŭ INEGI 26 045
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Rámon Méndez gortari (2012-14)
Demografio
Loĝantaro 2 634
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 29°56′N 110°38′U  /  29.933°N, 110.633°U / 29.933; -110.633 (Opodepe) (mapo)
Alto 640 m
Areo 2 804,3 km²
Horzono UTC -7
Situo de Opodepe en (Meksiko)
Situo de Opodepe en (Meksiko)
DMS
Situo de Opodepe en
Situo de Opodepe en
Situo de Opodepe en

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Opodepe Municipality [+]
vdr

Geografio redakti

La komunumo havis en 2010 (lasta popolnombrado de la INEGI) 2878 loĝantojn. El tiuj estis 1538 viroj kaj 1340 virinoj. La komunumo havas surfacon de 2804,3 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 640 metroj super la marnivelo. Inter la 103 loĝlokoj en la komunumo plej gravaj krom la ĉefurbo estas Querobabi kaj Merésichi. Querobabi hodiaŭ estas pli grava ol la ĉefurbo. Opodepe nur havas 332 loĝantojn kaj Querobabi kun forta kresko intertempe havas 1816 loĝantojn. Tion ŝuldas Querobabi al la bona situo tuj ĉe la Federacia Aŭtoŝoseo 15.

Klimato redakti

En la komunumo jare falas averaĝe 424 mm/m² de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 21 °C.

Sociogeografio redakti

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 1837 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 1738 scipovis legi kaj skribi kaj 99 personoj estis analfabetoj. Do 5,39 % de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 2478 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 15 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 0,61 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Politiko redakti

La komunumestroj dum la lastaj jaroj estis:

  • 1980 – 1982 Francisco Cesar Ramírez Contreras
  • 1983 – 1985 Armando Atondo Alegría
  • 1985 – 1988 Raul López Contreras
  • 1988 – 1991 Manuel Muñóz Ayón
  • 1991 – 1994 Manuel I. Contreras Ramírez
  • 1994 – 1997 Omagdaleno Acuña Leyva
  • 1997 – 2000 José Angel Santamaría López
  • 2000 – 2003 José Manuel Ramírez Contreras
  • 2003 – 2006 Rey David Gamez Díaz
  • 2006 - 2009 Luis Albertto Zazueta Valenzuela
  • 2009 - 2012 Ramón Méndez Gortari

Historio redakti

Sur la teritorio de la hodiaŭa komunumo Opodepe en antaŭhispana tempo vivis indiĝenoj de la etno opatoj. Ankaŭ la nomo de Opodepe venas de la opata lingvo. La vilaĝon fondis jezuitaj misiistoj en la jaro 1649. La misiejo havis la nomon "Nuestra Señora de la Asunción de Opodepe". Dum la dua duono de la 19-a jarcento ĝi fariĝis komunumo. Tiun statuson ĝi perdis per leĝa dekreto N-ro 68, la 26-an de decembro 1930, kiam ĝi fariĝis parto de la komunumo Rayon. Ekde la 24-a de majo 1934 Opodepe denove fariĝis komunumo. La hodiaŭan formon ĝi tamen nur ricevis post la jaro 1946.

Eksteraj ligiloj redakti