Optika vitro estas travidebla vitro speciale farita por farado de optikaj aparatoj.

Bezonoj al ĉi tiu vitro estas sufiĉe pli grandaj ol al vitroj por plejparto da aliaj celoj. Pro tio estis inventitaj diversaj specialaj specoj de vitro kun diversaj atributoj. Optika vitro devas estis en pli granda grado ol kutima vitro homogena, travidebla, senkolora, pura, kun apartaj proprecoj (ekz. disperso, refrakta indico, ktp). Pro tio ĝia kemia enhavo estas pli malsimpla. Ofte optika vitro enhavas silicon, alkalan oksidon, litargiron, bariajn salojn, fluorajn salojn.

Ĉefaj atributoj de optika vitro estas indico de refrakto kaj varianco.

Ĉefaj specoj de optika vitro:

Por fari koloran vitron oni aldonas substancojn kun kupro, seleno ,oro.

Ĉefaj malavantaĝoj de optikaj vitroj:

  • Ŝtonoj estas malgrandaj netravideblaj eroj de fandujo aŭ nefanditaj eroj de fonta miksaĵo, el kiu la vitro estis farita. Se la ŝtonoj estas malmultaj, malgrandaj kaj malproksimaj de fokusa ebeno, ili ne malplibonigas sufiĉe bildon de lenso, farita el la vitro.
  • Bobeloj estas pro eligado de gasoj dum kemiaj reakcioj inter eroj de la vitro. Ili estas preskaŭ neeviteblaj. Bobeloj refraktas lumon je diversaj anguloj.
  • Fumo estas ondformaj malhomogenaĵoj en vitro.
  • Mekanikaj tensioj estas pro nesamtempo plimalvarmigado de vitro dum produktado aŭ pro tro grandaj fortoj de muntado de lenso. Tensioj estas danĝeraj, ĉar ili povas krevigi lenson post ia tempo. Ili nevideblas sen specialaj aparatoj. Ili videblas per aparato, kiu sentas ŝanĝon de polarizo de lumo trairinta tra la vitro.