Oratorio (arkitekturo)

Oratorio de la Casa Tagle en la Historia Centro de Meksikurbo.

Oratorio, laŭ la kanona juro, estas loko dediĉita al la religia kulto, ne starigita, dekomence, por la uzeblo de ĉiuj kredantoj publike, tio estas temas pri iel privata preĝejo. En oratorio striktasence, tio estas, konstituita laŭregule, oni povas okazigi mesojn kaj la ceterajn ekleziajn ceremoniojn.

Laŭ PIV oratorio estas en kirko, palaco aŭ kastelo, apartigita spaco, ofte vitralita, rezervita al eminentaj personoj kiel preĝejo. Kaj oni indikas sinonimon kapelo.[1]

Laŭ Francisko Azorín oratorio estas Endoma kapelo; privata kapelo aŭ altareto.[2] Li indikas etimologion el la latina oratorium, el orare (preĝi), el os, oris (buŝo).[3]

NotojRedakti

  1. NPIV, [1] Alirita la 5an de Januaro 2018.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 153.
  3. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti