Orcera estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

Orcera
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23370
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 735  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 19′ N, 2° 40′ U (mapo)38.317781-2.66119Koordinatoj: 38° 19′ N, 2° 40′ U (mapo) [+]
Alto 796 m [+]
Areo 126,1 km² (12 610 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Orcera (Provinco Ĥaeno)
Orcera (Provinco Ĥaeno)
DEC
Orcera
Orcera
Situo de Orcera
Orcera (Hispanio)
Orcera (Hispanio)
DEC
Orcera
Orcera
Situo de Orcera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Orcera [+]
vdr
Orcera en la provinco.
Komarko Sierra de Segura de Ĥaeno en Andaluzio.

La areo de la municipo estas 126 km2 kie loĝas 1 811 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 14,76 loĝ./km2.

Geografio redakti

Orcera situas sur la centro de la komarko Sierra de Segura en la nordoriento de la provinco, lime kun la provinco Ciudad Real. Estas sur 795 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj kaj de montaroj de la provinco Ĥaeno. La geografiaj koordinatoj estas 38°19′04″N 2°39′40″O.

Parto de la municipo formas parton de la Natura Parko de las Sierras de Cazorla, Segura y Las Villas. Ties teritorio estas ĉefe agrikultura kaj dependa de la olivarboj. Limas kun la teritorioj de Benatae, Siles, Segura de la Sierra, Beas de Segura kaj La Puerta de Segura. La municipa teritorio estas dividita en du sektoroj. La sudorienta enklavo, en kiu estas la ĉefa urba kerno de Orcera, estas ene de la Natura Parko de las Sierras de Cazorla, Segura y Las Villas;[1] la dua sektoro estas en la nordokcidenta zono de la komarko, lime kun la provinco Ciudad Real.

Nordokcidente: Benatae Norde: Benatae Nordoriente: Siles
Okcidente: La Puerta de Segura   Oriente: Benatae
Sudokcidente Beas de Segura Sude: Segura de la Sierra Sudoridente: Segura de la Sierra
 
Olivarbaroj apud Orcera.

Orcera estas je 144 km de Ĥaeno, nome provinca ĉefurbo, kaj je 95 km de Úbeda, subcentro provinca por la orienta duono de la provinco. Apartenas al la jurisdikcio de Villacarrillo kaj al la natura komarko Sierra de Segura, kaj Orcera en la centro de la komarko. La ĉefa urba kerno estas sur 795 metroj super marnivelo, sur la deklivaro de la monteto Los Villares.

Orcera, pro sia loko en la natura parko plej granda de Hispanio, havas multajn vizitindajn zonojn kaj interesajn lokojn, inter kiuj menciindas Amurjo, kun enorma rivera naĝejo de la plej grandaj de la regiono, Estrechos, la akvofaloj de la Hueta, la Lageto de Orcera kaj la rivero Madera.[2]

La municipo formas parton de la zono de produktado de la plej grava varo de la provinco Ĥaeno: nome la altkvalita olivoleo "virgen extra", kiu estas produktata per unua premo kaj kiu estas komercita sub la nomo de deveno «Sierra de Segura».[3]

 
Domaro de La Hueta (Orcera).

Krom la ĉefa urba kerno, estas kvin aliaj kamparaj domaroj, kelkaj el kiuj jam senhomigitaj:

Urbaj kernoj kiuj formas la municipo de Orcera, distancoj al la ĉefa kerno kaj demografia evoluo en la du lastaj jardekoj[4]
Setlejoj Loĝantoj Distanco (km)
2000 2005 2010 2015 2018
Orcera (ĉefa kerno) 2116 2002 1948 1873 1797 0 km
La Hueta 13 11 5 3 4 9 km
La Marañosa 31 22 6 0 0 26 km
Linarejos 0 0 0 0 0 5,3 km
Los Arroyos 23 18 12 3 2 14,5 km
Valdemarín 75 64 66 40 32 6 km
Total 2258 2117 2037 1919 1835

Fontoj: INE (informo de 2018), Google Earth, Distancoj

Historio redakti

 
Unu el la Turoj de Santa Catalina.
 
Blazono de Orcera sur la fontano "Fuente de los Chorros".
 
Urbodomo kaj preĝejo en la Placo.
 
Fuente de los Chorros de Orcera.

La plej fruaj pruvoj de homa okupado en Orcera datas el la Bronzepoko (2a jarmilo a.K.). Dum la islama epoko de Al Andalus estis malgranda kampardomaro dependa de la kastelo "hins de Sakura" (Segura de la Sierra), dependeco kiu pluos dum jarcentoj. Kiam la setlejo estis konkerita de kristanoj Orcera estis atribuita al la Ordeno de Santiago en ties senjorlando "Encomienda de Segura" kiel domaro de tiu urbo. Grava momento de la historio de Orcera estis ties proklamo en 1748 kiel centro de la ekspluatado de la ligno forhakita en la arbaroj de la areo por fabrikado de ŝipoj. La sendependeco de Orcera disde Segura de la Sierra ne okazis ĝis la 19a jarcento.

La municipo enhavas gravan histori-artan heredon, nome bone konservita antikva kvartalo, de arkitekturo kaj popola kaj montara, la turoj fare de almohadoj de Santa Catalina, la renesanca preĝejo de "Nuestra Señora de la Asunción" kaj la monumenta Fontano "de los Chorros".[5]

En la 1940-aj jaroj oni atingis pinton de 4000 loĝantoj; poste okzis elmigrado kaj oni falis al la nunaj 2000. Tio estas, oni perdis duonon.

Vidindaĵoj redakti

  • Turoj de Santa Catalina, tri gvatoturoj kiuj kun tiu kiu nun estas sonorilturo estis defendosistemo de araboj kontraŭ alproksimiĝantaj kristanoj.
  • Antikva kvartalo de islameca etoso, kun mallarĝaj kaj serpentecaj stratetoj.
  • Preĝejo de Nuestra Señora de la Asunción, ekkonstruita en 1530 kaj finkompletigita en 1570. Plej elstara elemento estas interesa pordego de manierisma stilo.
  • Fontano Fuente de los Chorros.
  • Ermitejo de la Kalvario.
  • Naĝejo Amurjo.
  • Akvofaloj de La Hueta, la unua facile alirebla, la aliaj du ne tiom.
  • Lago de Orcera je 1270 m de altitudo sur la deklivaro de Navalperal, ĉirkaŭita de pinaroj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. «DECRETO 10/1986, de 5 de febrero, por el que se declara el Parque Natural de las Sierras de Cazorla, Segura y Las Villas.». Junta de Andalucía. Konsultita la 24an d februaro 2020
  2. «Patrimonio Natural de Orcera». Sierra de Segura. Alirita la 24an de februaro 2020.
  3. «D.O. Sierra de Segura». Arkivigite je 2019-12-05 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 24an de februaro 2020.
  4. [«Población total de Orcera». http://www.juntadeandalucia.es/institutodeestadistica/bd/sima_web/index.jsp?c_ambterr=5&c_ambsup=23065&c_area=2] Instituto de Estadística de Andalucía. juntadeandalucia.es, ed. Konsultita la 24an de februaro 2020.
  5. «Orcera en la guía digital del Patrimonio Cultural de Andalucía». Instituto Andaluz del Patrimonio Histórico. Konsultita la 24an de februaro 2020.