Ordinara piruso[1] (science: Pyrus communis) estas specio de piruso (science: Pyrus). Temas pri pirarbo indiĝena de centra kaj orienta Eŭropo kaj sudokcidenta Azio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ordinara piruso
Piroj
Piroj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Tribo: Pireo Pyreae
Subtribo: Pirenoj Pyrinae
Genro: Pyrus
L., 1753
Specio: Ordinara piruso Pyrus communis
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ties frukto estas unu el la plej gravaj kaj konataj fruktoj de moderklimataj regionoj, nome specio el kiuj derivas plej el la pirkultivaroj produktitaj en Eŭropo, Nordameriko, kaj Aŭstralio. Du aliaj specioj, nome la Naŝia (Pyrus pyrifolia) kaj la hibrido Ĉina blanka piro aŭ ĝa-piro (Pyrus × bretschneideri, en ĉina: 白梨; pinjine: báilí) estas pli amplekse kultivataj en Orienta Azio.

Floro de piruso.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • F. Jahn, Ed. Lucas, Johann Georg Conrad Oberdieck: Illustriertes Handbuch der Obstkunde. 2-a eldono: Birnen. Stuttgart 1860