Orebitoj estas orientbohemia grupo de husanoj nomita laŭ monteto Oreb super urbeto Třebechovice pod Orebem, sur kiu ili amasiĝis. Centrejo de la asocio estis urbo de reĝino Hradec Králové. La cetera grandaj orientbohemiaj urboj ne aliĝis al la husmovado, do ĉefan vorton lasis al si nobelaro. La plej signifa poste estis Hynek Krušina z Lichtenburku, sed kiu eluzis la husmovadon ĉefe por plenigo de siaj propraj poŝoj. Ekzemple post morto de Venceslao la 4-a li eluzis sekvantan senregadon nur al tio, por ke li elpelu ĉirkaŭe loĝantajn pastrojn konfiskante ilian posedaĵon.

Pluaj signifaj orebitoj devenis el familioj de sinjoroj el Poděbrady kaj Kunštát, sed plej nombraj estis malpli alta nobelaro.

Pro sia religia sentado orebitoj de komence rememorigis moderigitajn praganojn, sed ili volis likvidi la nekredantan malamikon per forto de armiloj, simile kiel radikalaj taboritoj, sed iom post iom ili fariĝas pli radikalaj.

En la jaro 1423 komandanto de orebitoj fariĝas Jan Žižka el Trocnov kaj post lia morto en 1424 ili alinomiĝas je Orfoj.