Orienta Patotenilo de Okcidenta Virginio

regiono de Okcidenta Virginio

La Orienta Patotenilo de Okcidenta Virginio (angle Eastern Panhandle of West Virginia) estas la plej orienta parto de la usona ŝtato Okcidenta Virginio. La Estraro de la Eastern Panhandle Real Estate Agency Board konsideras nur la tri plej orientajn kantonojn la faktajn membrojn de la koncerna regiono. Aliaj konsideras la ok plej orientajn kantonojn kiel la patotenilo.

Orienta Patotenilo de Okcidenta Virginio
geografia regiono
regiono [+]

LandoUsono
- koordinatoj39° 10′ 0″ N, 78° 35′ 0″ U (mapo)39.166666666667-78.583333333333Koordinatoj: 39° 10′ 0″ N, 78° 35′ 0″ U (mapo)


Orienta Patotenilo de Okcidenta Virginio (Okcidenta Virginio)
Orienta Patotenilo de Okcidenta Virginio (Okcidenta Virginio)
DEC
Orienta Patotenilo de Okcidenta Virginio
Orienta Patotenilo de Okcidenta Virginio

Map
Orienta Patotenilo de Okcidenta Virginio
vdr

Historio redakti

La kantonoj de Berkeley, Hampshire, Hardy, Jefferson kaj Morgan iĝis parto de la ŝtato de Okcidenta Virginio. Baldaŭ post kiam Okcidenta Virginio iĝis ŝtato, la novaj kantonoj de Grant kaj Mineral estis kreitaj de la kantonoj de Hampshire kaj Hardy. Tio okazis en 1866 [1].

La Orienta Patotenilo ankaŭ estas hejmo de la plej malnovaj urboj de Okcidenta Virginio: Romney kaj Shepherdstown (1762). La plej malnovaj kantonoj de Okcidenta Virginio ankaŭ estas trovitaj ĉi tie: Hampshire (1753) kaj Berkeley.

Geografio redakti

La Patotenilo estas hejmo de kaj la plej altaj kaj plej malsupraj punktoj de Okcidenta Virginio: Spruce Knob (4,700 ft (1,482 m)) en Pendleton, kaj Harpers Ferry (240 ft (73 m)) en Jefferson, laŭ la rivero Potomako. La regiono estas izolita de la cetero de la ŝtato fare de la Allegheny Front kiu apartigas la basenon de la rivero Misisipo de la Golfo Chesapeake.

Loĝantoj redakti

Laŭ la censo, (2000) la 8 kantonoj kune havis 212,483 loĝantojn, aŭ 11.75% de la totala enloĝantaro. Berkeley estas la kantono kun la plej multaj loĝantoj, kun 103 854 loĝantoj en 2009. Berkeley ankaŭ havas la plej grandan urbon de la tuta Patotenilo, Martinsburg, kun enloĝantaro de 17,020 en 2008.

Kantonoj redakti

La ok kantonoj de la Orienta Patotenilo estas la jenaj [2]:

  • Berkeley
  • Grant
  • Hampshire
  • Hardy
  • Jefferson
  • Mineral
  • Morgan
  • Pendleton [3]

Referencoj redakti

  1. WV Dept. of Commerce. Arkivita el la originalo je November 27, 2015. Alirita 29 October 2015.
  2. “Eastern Panhandle Modern Map”, The West Virginia Encyclopedia.
  3. Williams, B.H.. (1923) Soil Survey of Hardy and Pendleton Counties, West Virginia. United States Department of Agriculture.

Eksteraj ligiloj redakti