Godlevska emberizo

(Alidirektita el Orienta rokemberizo)

La Godlevska emberizo (Emberiza godlewskii) estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Godlevska emberizo
Godlevska emberizo
Godlevska emberizo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberiza
Specio: E. godlewskii
Emberiza godlewskii
(Taczanowski, 1874)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Ĉinio, Pakistano, Barato, Kazaĥio, Mongolio, Birmo kaj orienta Rusio en Siberio. Ties natura habitato estas moderklimata arbustaro.

Ĝi estas birdo kun grizaj vizaĝo kaj supra brusto, strieca krono kaj nuko, bruna strieca dorso kaj helbrunaj subaj partoj. En vizaĝo estas nigraj traokula kaj mustaĉa strioj kiuj kuniĝas per malhelbruna strio en orelareo. La supra makzelo estas pli malhela.

Referencoj redakti