EdE-O

1 Oriento. Kvin numeroj de ,Ilustrita Biblioteko', tradukoj kaj originalaĵoj. 1928. „Bona elekto por iom malkovri al ni flankojn de la orienta vivo aŭ animo.“ (G. S., t.e. Georges Stroele, Esperanto' (UEA) 1928, p. 106).

2 Oriento. Tute unika revuo, kiu celis konatigi la historion, etnografion, literaturon ktp. de la orientaj landoj. Redaktis Inocento Seriŝev en Ĥarbin. La I-a numero eliris en julio 1925 kun 114 p. kaj 33 bildoj, la 2-a kaj lasta enhavis 96 p. kaj 28 bildojn, 26x18 cm. Paul TARNOW.