Origamipapero estas papero uzita por faldi origamiaĵojn.

Ekzistas tri ĉefaj tipoj de papero:

  1. koi-papero: la plej malmultekosta kaj facile trovebla. Ĝi estas maldika kaj facile faldebla.
  2. japana folipapero: ĝi estas iom pli multekosta, la koloroj estas pli viglaj. Ĝi konsistas el maldika folio sur maldika paperfolio.
  3. washi-papero: dika, manfarita papero. Oni povas aĉeti tiun paperon, sed ĝi estas multekosta. Ĝi estas mola, kiel rizpapero. La plej bonaj paperoj havas belegajn desegnaĵojn.

Plej ofte origamipapero estas kvadrata, 15 cm x 15 cm. Sed ekzistas ankaŭ malpligrandaj kvadratoj (10 cm x 10 cm aŭ 7,5 cm x 7,5 cm), rondaj kaj triangulaj paperoj.