Ors (Nordo)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: ORS |
Ors, prononco [ɔʁ], estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 685 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2006.
Ors | |||||
---|---|---|---|---|---|
la loka kirko
| |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Hauts-de-France | ||||
Departemento | Nord | ||||
Arondismento | Cambrai | ||||
Kantono | Le Cateau-Cambrésis | ||||
INSEE kodo | 59450 [+] | ||||
Poŝtkodo | 59360 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 59450 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 638 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 36 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 6′ N, 3° 38′ O (mapo)50.0997222222223.6338888888889Koordinatoj: 50° 6′ N, 3° 38′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 133 m - 167 m | ||||
Areo | 17,76 km² (1 776 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Ors [+] | |||||
| |||||
Geografio
redaktiOrs situas en la natura regiono Cambrésis, de kiu Cambrai estas la historia ĉefurbeto. Tiu regiono ĉefe konsistas el malaltaj ebenaĵoj kaj vastaj agroj. La areo ĉirkaŭ la urbeto Le Cateau-Cambrésis restas tamen sufiĉe proksima al Avesnois : ankoraŭ videblas verdaj paŝtaĵoj kaj heĝoj kaj ne la agroj de Cambrésis.
Ors etendiĝas sur 17,76 km². Ĝi estas trafluata de la kanalo inter la riveroj Sambre kaj Oise.
Historio
redaktiOkaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Jacky Duminy, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Lokaj famuloj
redaktiWilfred Owen, angla poeto, estis entombigita en Ors, kie li mortis la 4-an de novembro 1918 dum la Unua mondmilito.
Administrado
redaktiOrs apartenas al la kantono de Le Cateau-Cambrésis, kies ĉefurbo estas Le Cateau-Cambrésis. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Cambrai, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.