Ortigosa del Monte

Ortigosa del Monte [ortiGOsa delMONte] estas municipo en la sudo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierras de Segovia (Teroj de Segovio) en la sudo de la provinco. La loknomo Ortigosa del Monte estas etimologie komprenebla kiel Urtikejo de la Monto. Tiukadre aperas urtiko en la blazono kaj diagonale verda monto, kruce kun la akvedukto, simbolo de Segovio.

Ortigosa del Monte
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40421
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 576  (2023) [+]
Loĝdenso 37 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 51′ N, 4° 11′ U (mapo)40.843055555556-4.1763888888889Koordinatoj: 40° 51′ N, 4° 11′ U (mapo) [+]
Alto 1 094 m [+]
Areo 15,41 km² (1 541 ha) [+]
Ortigosa del Monte (Provinco Segovio)
Ortigosa del Monte (Provinco Segovio)
DEC
Ortigosa del Monte
Ortigosa del Monte
Situo de Ortigosa del Monte
Ortigosa del Monte (Hispanio)
Ortigosa del Monte (Hispanio)
DEC
Ortigosa del Monte
Ortigosa del Monte
Situo de Ortigosa del Monte

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ortigosa del Monte [+]
vdr
Ortigosa del Monte en la provinco Segovio.
Preĝejo de Sankta Juliano.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 15,39 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 580 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed male post malgranda malaltiĝo post la 1960-aj jaroj ĝi fakte akiris 350 el 1981 (kiam ĝi havis nur 222) pro sia funkciado kiel serva urbo de la provinca ĉefurbo.

Ĝi distas nur 18 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Segovia, La Losa, Otero de Herreros kaj El Espinar.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Ĝi apartenis al Sexmo de San Millán de la Comunidad de ciudad y tierra de Segovia.

El 25a de Aŭgusto 1970 ĝis 28a de Februaro 1980 ĝi ne estis sendependa, sed submunicipo de la municipo Otero de Herreros.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado kiel dormurbo kaj de servoj plej ekgravis. Aparte gravas fabriko por enboteligo de trinkakvo de konata firmao Bezoya. Gravas piedirado tra naturaj lokoj ekzemple tra Nacia Parko Sierra de Guadarrama kaj tra Natura Parko Sierra Norte de Guadarrama. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti