Otero de Herreros [oTEro deREros] estas municipo en la sudo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierras de Segovia (Teroj de Segovio) en la sudo de la provinco. La loknomo Otero de Herreros estas etimologie komprenebla kiel Monteto de Forĝistoj. Ĉe la fervoja stacio estas nova kvartalo Canalejas [kanaLEĥas].

Otero de Herreros
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40422
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 959  (2023) [+]
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 49′ N, 4° 13′ U (mapo)40.819722222222-4.2091666666667Koordinatoj: 40° 49′ N, 4° 13′ U (mapo) [+]
Alto 1 139 m [+]
Areo 43,71 km² (4 371 ha) [+]
Otero de Herreros (Provinco Segovio)
Otero de Herreros (Provinco Segovio)
DEC
Otero de Herreros
Otero de Herreros
Situo de Otero de Herreros
Otero de Herreros (Hispanio)
Otero de Herreros (Hispanio)
DEC
Otero de Herreros
Otero de Herreros
Situo de Otero de Herreros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Otero de Herreros [+]
vdr
Otero de Herreros en la provinco Segovio.
Preĝejo.
Ermitejo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 43,71 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 957 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed male malgraŭ malgranda malaltiĝo post la 1970-aj jaroj ĝi fakte estis ĉiam ĉirkaŭ 1 000 loĝantoj dum la tuta jarcento ĉefe pro sia funkciado kiel serva urbo de la provinca ĉefurbo.

Ĝi distas 22 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Segovia, Ortigosa del Monte, Valdeprados, Vegas de Matute kaj El Espinar.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La origina nomo de Otero de Herreros estis Ferreros (forĝistoj), por iama setlejo survoje al Valdeprados abandonita fine de la 15-a jarcento. La nova setlejo estis konstruita sur monteto. Oni supozas, ke la forĝistoj al kiuj aludas la nomo jam estis tie en epoko de romianoj rilate al elfosado kaj prilaborado de metaloj, pri kio ankoraŭ troveblas restaĵoj: fandofornejoj, putoj, kanaletoj kaj granda ŝtonrubejo ĉe Cerro de los Almadenes, kie estis registroj de minoj en 1601 el kupro kaj arĝento. La setlejo apartenis al Sexmo de San Martín de la Comunidad de ciudad y tierra de Segovia.

El 25a de Aŭgusto 1970 ĝis 28a de Februaro 1980 Ortigosa del Monte ne estis sendependa, sed submunicipo de la municipo Otero de Herreros.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado kiel dormurbo kaj de servoj plej ekgravis. Aparte gravas piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo kun malofta sonorilmuro sur sonorilturo kaj ermitejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti