Osbern de Canterbury
Osbern de Canterbury (n. ĉ.1050, m. ĉ.1090) estis anglosaksa monaĥo, muzikisto kaj biografo de sanktuloj.
Osbern de Canterbury | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Osbern | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1049 | |
Morto | 1-an de januaro 1090 (40-jaraĝa) | |
Lingvoj | latina vd | |
Profesio | ||
Okupo | hagiografo • monaĥo • verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vivo redakti
Li naskiĝis en Canterbury, Kent kaj kiel infano eniris la domanaron de Godric, dekano de la katedralo de Canterbury de 1058 al 1080. Li iĝis benediktana monaĥo, kaj poste prioro, de Katedralo Canterbury, kaj estis ordinata de Lanfranc, la ĉefepiskopo. Li estis tre lerta muzikisto kaj verkis latine du librojn pri muziko: sed li konatiĝis ĉefe pro siaj latinaj biografioj de anglosaksaj sanktuloj. Vilhelmo de Malmesbury laŭdas liajn verkojn pro eleganta stilo.[1]
Verkoj redakti
- Vita S. Alphegi et de translatione S. Alphegi (biografio de Aelfheah de Canterbury)
- Vita S. Dunstani kaj Liber Miraculorum Sancti Dunstani (pri Sankta Dunstan)
- Vita S. Odonis archiepiscopi Cantuariensis (pri Sankta Oda de Canterbury)
- De re musica kaj De vocum consonantiis (pri muziko)
Referencoj redakti
- ↑ William of Malmesbury, De gestis regum Anglorum. Sumptibus Societatis vol 2. London, 1840. p. 166