Osei Kofi Tutu la 1-a

Osei Kofi Tutu la 1-a (aŭ Otumfuo Osei Tutu) estis la fondinto de la Aŝantia Reĝlando. Li iĝis gvidanto de urbo Kumasi en 1675, posteulante sian onklon Obiri Yeboah. Kun la helpo de pafiloj de la eŭropaj komercistoj – interŝanĝitaj je oro, sklavoj – li grave ekspandis la potencon de la urbo-ŝtato. Li gvidis aliancon de aŝantiaj ŝtatoj kontraŭ la regiona hegemono de la Denkyira-popolo, venkinte ilin. Poste – per armiloj kaj diplomatio – li atingis fidelec-deklarojn de la aliaj aŝantiaj urbo-ŝtatoj al Kumasi. Dum lia kariero lin helpis la religia gvidanto Okomfo Anokye.

Osei Kofi Tutu la 1-a
Persona informo
Naskonomo Osei Kofi Tutu
Naskiĝo 30-an de novembro 1659 (1659-11-30)
en Anyinam
Morto 1-an de januaro 1717 (1717-01-01) (57-jaraĝa)
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Ganao vd
Familio
Dinastio Oyoko (clan) vd
Patro Owusu Panyin vd
Patrino Maanu Kotosii vd
Gefratoj Nyako Kusi Amoa • Kyirama vd
Infanoj Owusu Afriyie vd
Profesio
Okupo Asantehene • monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La Aŝantia Reĝlando oficiale estis formita en 1701 kaj Osie Tutu estis kronita al „Asantehene” (aŝantia reĝo). Li tenis sian pozicion ĝis sia morto en 1717 en batalo kontraŭ Akyem.

La religia gvidanto Okomfo Anokye kreis la Oran Seĝon kiel enkorpigon de la reĝa potenco de Asantehene. Li ankaŭ kreis konstitucion por la sekvaj jarcentoj.