Oseja

municipo en Zaragozo

Oseja [oSEĥa] estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Aranda kies ĉefurbo estas Illueca, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Oseja
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 50258
Demografio
Loĝantaro 47  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 36′ N, 1° 42′ U (mapo)41.5956317-1.7001244Koordinatoj: 41° 36′ N, 1° 42′ U (mapo) [+]
Alto 827 m [+]
Areo 12,499049 km² ( 124 9.9 049 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Oseja (Provinco Zaragozo)
Oseja (Provinco Zaragozo)
DEC
Oseja
Oseja
Situo de Oseja
Oseja (Hispanio)
Oseja (Hispanio)
DEC
Oseja
Oseja
Situo de Oseja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Oseja [+]
vdr

Geografio redakti

Oseja estas municipa teritorio en la centro de la komarko Aranda, kie ĝi estas inter Calcena, Trasobares, Tierga, Jarque kaj Aranda de Moncayo.

La loĝloko Oseja mem estas je 102 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 827 msm en la Iberia Sistemo, inter la valo de la rivero Isuela kaj Aranda, alfluantoj de la rivero Jalón. Ĝi estas alirebla laŭ loka ŝoseo laŭ kiu ĝi estas inter Calcena norde kaj Jarque sude.

Historio redakti

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. La loĝantaro estis ĉefe de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj. Krome estis ankaŭ juda komunumo. En la sekvaj jarcentoj regis la lokon nobelaj gravuloj.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same en Oseja kie oni plialtiĝis ĝis nunaj 45 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj, migdalarboj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Altiraĵoj estas la preĝejo, kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la riveroj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti