Osioka Taeko

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Osioka Taeko (naskiĝis la 21-an de novembro 1948 en Hiroŝimo, Japanio) estas instruistino kaj esperantistino kaj aktivulino por paco, Esperanto, homaj rajtoj kaj kontraŭ nukleaj armiloj en la urbo Hiroŝimo kie ŝi ĉiĉeronas en la hiroŝima paca parko de sia urbo.

Ripozejo ĉe la ŝoseeto al Saut-du-Doubs kun la stelo de Esperanto

Ŝi plurfoje vojaĝis tra la mondo kiel parto de japana pacdelegitaro por ekspozicii pri Hiroŝimo kun la celo ne forgesigi la atombombadon. Fakulo pri la atombombado, en 2018 ŝi lanĉis libron pri la temo[1].

Ŝi gvidas la turistojn kaj vizitantojn kaj klarigas pri la eventoj de la 6-a de aŭgusto 1945, kiam la unua atombombo falis sur la urbo Hiroŝimo[2][3] Ĉe siaj aŭskultantoj ŝi kolektas subskribojn por subteni malarmadon de nukleaj armiloj. Ŝi sukcesis arigi jam pli ol 110 000 subskribojn.

Honoroj redakti

En 2022 ŝi ricevis la premion Deguĉi.

Referencoj redakti

  1. (eo) Premio Deguĉi 2022 al Osioka Taeko, revuo Esperanto, n-ro 1372(10) oktobro 2022, p. 197,
  2. (eo) Prelego de Mireille Grosjean: 2020 VEKI: Pri milito kaj paco, kaj memoraĵoj pri Hiroshima kaj Nagasaki, jutuba filmeto
  3. (eo) 原爆ドームの片隅で Ĉe angulo de Atombombita Kupolo, jutuba filmeto

Vidu ankaŭ redakti

Atombomb-atakoj kontraŭ Hiroŝimo kaj Nagasako.  

Eksteraj ligiloj redakti

(eo) Virtuala ekspozicio Hiroŝimo-nagasako: 75 jaroj por paco - memore (kun fotoj)

(eo) Virtuala ekspozicio Hiroŝimo-nagasako: 75 jaroj por paco - klerige

(eo) (eo) Prelego de Osioka Taeko, Ne plu Hiroŝimon: atesto de atombombito – Virtuala ekspozicio Hiroŝimo-Nagasako: 75 jaroj por paco, YouTube