Oskar (antaŭ 1901 Oscar) Hecker (naskiĝis la 26-an de januaro 1867 en Berlino, mortis en 1937) estis germana lektoro pri la itala lingvo ĉe Humboldt-universitato en Berlino. Li kreis korpuson de sistema frazaro, ankaŭ plurfoje tradukita al Esperanto.

Oskar Hecker
Persona informo
Naskiĝo 26-an de januaro 1867 (1867-01-26)
en Berlino
Morto 30-an de novembro 1936 (1936-11-30) (69-jaraĝa)
Lingvoj germanaitala
Okupo
Okupo filologo • lingvisto • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

Hecker doktoriĝis la 13-an de aŭgusto 1892 ĉe la berlina universitato en la filologia fakultato pri "La Dekameron-manuskripto de Berlino kaj sia rilato al la Mannelli-kodo", do pri temo el la itala literaturo, sia specialaĵo. En 1895 li fariĝis lektoro pri itala lingvo ĉe sia universitato, tiuepoke nomita laŭ la imperiestro Frederiko-Vilhelmo, la hodiaŭa Humboldt-universitato. Frukto de lia tiea instrua laboro estis en 1897 la verko, kiu fariĝis la bazo de la postaj sistemaj vortaroj en multaj lingvoj, inter ili ankaŭ Esperanto, nome "Die italienische Umgangssprache in systematischer Anordnung und mit Aussprachehilfen", t.e. "La itala ĉiutaga lingvo en sistema ordo kaj kun prononc-helpoj". Sekvis ampleksa "Nova germana-itala vortaro" en 1900 kaj pluraj lernolibroj de la itala por german-lingvanoj, ekzemple "Il piccolo italiano: manualetto di lingua italiana viva" (2-a eld. 1906, 9-a eld. 1956). Hecker restis lektoro en Berlino ĝis 1923, kiam li - post edziĝo al italino - translokiĝis al Italio. En 1937 li mortis en aĝo de nur 59 aŭ 60 jaroj.

La sistemaj vortaroj laŭ Hecker redakti

Ĉiu volumo de la "sistemaj vortaroj" prezentas ĉ. 12.000 vortojn kaj fraz(er)ojn, ordigitajn laŭ dudek fakoj de "vojaĝo", "urbo", "hejmo" ĝis "socio kaj stato", "Dio, religio, eklezio" kaj "La universo kaj la Tero". La origina germana tekstaro de Hecker estis tradukita al Esperanto de A. v. Mayer, docento de Esperanto ĉe la Lower Mesley Street-lernejoj, Manĉestro. Inter 1907 kaj 1909 aperis jenaj lingvo-kombinoj: 32 volumoj dulingvaj (inter ili sep kun Esperanto), 6 volumoj trilingvaj (inter ili du kun Esperanto), 6 kvarlingvaj kaj unu seslingva. Inter ili enhavas ankaŭ Esperanton:

vol. nombro de lingvoj lingvoj
5 du = serio A de-eo-de
12 du = serio A en-eo-en
17 du = serio A fr-eo-fr
21 du = serio A it-eo-it
22 du = serio A es-eo-es
23 du = serio A no/da-eo-no/da
26 du = serio A ru-eo-ru
? tri = serio B fr-en-eo
? tri = serio B pl-ru-eo

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti