Osorno la Mayor [oSORno lamaĜOR] estas municipo en la centroriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Osorno la Mayor estas komprenebla etimologie kiel Osorno la Plej Granda (alude al Osornillo kaj pro inkludo de loĝlokoj Santillana de Campos, Villadiezma kaj Las Cabañas de Castilla ekde 1973).

Osorno la Mayor
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34460
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 170  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 25′ N, 4° 22′ U (mapo)42.41-4.3613888888889Koordinatoj: 42° 25′ N, 4° 22′ U (mapo) [+]
Alto 808 m [+]
Areo 89,16 km² (8 916 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Osorno la Mayor (Provinco Palencio)
Osorno la Mayor (Provinco Palencio)
DEC
Osorno la Mayor
Osorno la Mayor
Situo de Osorno la Mayor
Osorno la Mayor (Hispanio)
Osorno la Mayor (Hispanio)
DEC
Osorno la Mayor
Osorno la Mayor
Situo de Osorno la Mayor

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Osorno la Mayor [+]
vdr

Geografio redakti

 
Preĝejo.
 
Baptujo kun kelkaj bildoj, inter kiu sireno kaj du serpentoj kiuj mamnutras sin, simbolo de volupto.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 89,16 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 171 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 40o loĝantojn el la jaro 2000. Ĝi distas 50 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

Estas restaĵoj de prahistoria (dolmeno de mezolitiko), antaŭromia (ferepokaj setlejo kaj forno) kaj de romia (ŝoseo kaj ceramiko) setladoj. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi iĝis graflando kreita en 1445 de Johano la 2-a de Kastilio por Gabriel Fernández Manrique; poste tiu titolo estis de la Duklando de Alba.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo kun grava bpatujo, ermitejoj, arkeologiaj kuŝejoj, la ponto, urbosomo ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti