Ot en Sien (Ot kaj Sien) estas la ĉefroluloj en serio da nederlandaj porinfanrakontoj kiuj estis tre popularaj dum la unua duono de la 20-a jarcento. La unua serio kun la titolo Dicht bij Huis (Proksime al la Hejmo), aperis en 1902. La dua serio, titolita Nog bij Moeder (Ankoraŭ ĉe la Patrino), aperis en 1904. La rakontojn verkis Hindericus Scheepstra laŭ ideo de Jan Ligthart. Cornelis Jetses faris la ilustraĵojn.

Ot en Sien
libroserio
Informoj
vdr
Titolpaĝo de La libro de Ot en Sien
Statueto de Ot en Sien, laŭ rakonto pri Ot en Sien, kie ili sin ŝirmas kontraŭ la pluvo en barelo