Hindericus Scheepstra

Hindericus Scheepstra (Roden, 17-a de marto 1859 - 8-a de majo 1913) estis nederlanda instruisto kaj verkisto de porinfanaj libroj.

Hindericus Scheepstra (1859-1913), statuo de Kiki Meyer en Roden Nederlando

Hindericus Scheepstra verkis la rakontojn pri "Ot en Sien".

Biografio redakti

Hindericus, (voknomo Rieks), naskiĝis en Roden, Nederlando. Li estis la plej juna en familio de ses knaboj kaj du knabinoj. Hendricus kiel la plej juna rajtis plustudi post la elementa lernejo. La kvin aliaj knaboj, laŭ familia tradicio, fariĝis komercistoj.

Rieks trapasis la lernejon por instruistoj en Groningen. Por esti akceptata li ankoraŭ devis sekvi kelkajn lecionoj en la najbara vilaĝo Peize. Li piediris de Roden al Peize kaj evoluigis dum tiuj iradoj sian amon por la naturo.

Post kiam li dum kelkaj jaroj laboris kiel instruisto li fariĝis lernejestro en Dokkum. Li edziĝis al Wilhelmina Klazina Houwen. Pliposte li fariĝis lernejestro en Arnhem.

En 1894 li revenis al la lernejo por instruistoj en Groningen, nun kiel instruisto de la nederlanda lingvo kaj pedagogio. Li ankaŭ fariĝis direktoro de la Rijksnormaallessen (Regnonormallecionoj).

Je aĝo de 54 jaroj li subite mortis.