En nuntempa Japana kulturo, otokonoko (男の娘, laŭvorte tradukita "virknabino") rilatas al viroj kiuj transvestas kiel virinoj.

La virkomediisto Yakkun Sakurazuka transvestante sin kiel lernantino

La termino originis en Japana mangao kaj interretkulturo en la 2000-aj jaroj, sed la koncepto spegulas larĝan amplekson de antaŭaj tradicioj kaj ekzemploj de vira transvestado en Japanio, tiel viroj kiuj aktoras kiel virinoj en kabuko, kaj en la kariero de transvestada amuzisto Akihiro Miwa. Asociita kun otaku-kulturo, la koncepto de virknabino kaŭzis dediĉitajn servistinajn kafejojn, modbutikojn, kaj amplekson de popularaj aŭdvidaĵoj. Virknabino estas ofte kunmiksita kun la rolkostumado de rolulinoj per viroj.

La koncepto de virknabino ne korespondas al okcidenta kategorio de seksa identeco aŭ transsekseco. Virknabino povas esti de ajna seksa orientiĝo.

Per etendo, virknabino ankaŭ rilatas al ĝenro de aŭdvidaĵoj kaj fikcio pri transvestantaj viroj, celita al spektantaro vira. Roluloj virknabinaj ankaŭ ekkomencis aperi en ĉefaj fruaj Japanaj amuzaĵoj kiel mangao, animeo, kaj videoludoj.