RAPPAPORT Ottó (naskiĝis en Oradea la 20-an de julio 1921, mortis en Tel-Avivo la 1-an de decembro 1993) estis rumania hungara publicisto, kritikisto kaj teatra reĝisoro. Ekde 1974 li loĝas en Israelo.

Ottó Rappaport
Persona informo
Naskiĝo 20-an de julio 1921 (1921-07-20)
en Oradea
Morto 2-an de decembro 1993 (1993-12-02) (72-jaraĝa)
en Tel-Avivo
Okupo
Okupo ĵurnalistoaktoro
vdr

Biografio redakti

Ottó Rappaport abiturientiĝis en sia naskiĝurbo (1940). Dum la dua mondmilito li estis laborservulo. Li estis interna kunlaboranto de gazeto Egység (1946-49), li publikis kritikojn en gazetoj Utunk, Igaz Szó, Korunk, Új Élet, Vörös Lobogó, Igazság, Előre. Li estis reĝisoro de teatroj de Kluĵo, Târgu Mureş, Arad (1949-69). En Israelo li estis interna kunlaboranto de Új Kelet (ekde 1974), ĝia ĉefredaktoro (1976-90). En Tel-Avivo li estis ĉefredaktoro ekde 1988 de la hungarlingva literatura, arta kaj socia revuo Kútfő.

Verkoj redakti

  • A csend kiáltása, taglibro, Tel Aviv, 1985;
  • A vak szemtanú, artikoloj, dramo, Tel Aviv, 1982.