Oundle estas antikva urbo (loĝata ekde la ferepoko) en Northamptonshire, Anglio. Ĝi situas apud la rivero Nene. Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 5 735 loĝantoj.

Oundle
urbeto • civila paroĥo • bazarurbo
Administrado
Poŝtkodo PE8
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 735  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 52° 29′ N, 0° 28′ U (mapo)52.48-0.47200000000001Koordinatoj: 52° 29′ N, 0° 28′ U (mapo) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Oundle (Northamptonshire)
Oundle (Northamptonshire)
DEC
Oundle
Oundle
Situo de Oundle
Oundle (Britio)
Oundle (Britio)
DEC
Oundle
Oundle
Situo de Oundle

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Oundle [+]
vdr
Nord-strato, Oundle

Unue la urbo estis komerc-loko por ĉirkaŭaj kultivistoj kaj metiistoj. Ĝi prosperis, kaj gildoj estiĝis. Kontraste al najbaraj urboj, ĝi ne suferis pro la nigra morto de la 14-a jarcento. Hodiaŭ estas du boat-fabrikoj.

Ankoraŭ videblas trinkejoj kaj aliaj konstruaĵoj datante de la mezepoko.

Ĉiujare okazas foiro, literatura festivalo kaj internacia muzika festivalo kun instruado de junaj orgenistoj.